KRISTNASKO
|
Komence la Sinjor Adamon faris el la ter
The Lord at first did Adam make
ANONIMA angla karolo,
unue eldonita 1822 en Some Ancient Christmas Carols de Davies Gilbert
Esperantigis (elangle) Liland Brajant ROSFonto : LBR
Komence la Sinjor Adamon faris el la ter,
Kaj en lian nazon vivon spiris laŭ biblia ver;
Kaj tiam en Eden-ĝardenon Dio metis lin
Por loĝi kaj prizorgi ĝin eterne kaj sen fin.
- Ekvivu sanktan vivon nun la savitar de Krist.
- Kaj ĝoju, gaju ĉar jam morgaŭ venos Kristofest!
Rimarku kiel baldaŭ ĉe l Sinjoro la kompat
Ekfloris al la homa ras pro nia peka stat;
Kaj tial, elaĉeti nin el morto kaj infer,
Li nomis sian Filon mem Savonto de la ter.
- Ekvivu sanktan vivon nun la savitar de Krist.
- Kaj ĝoju, gaju ĉar jam morgaŭ venos Kristofest!
Melodio: CHRISTMAS EVE
ANONIMA, angla tradicia karolo, unue eldonita 1822
(MIDI LBR)
OBC havas ankaŭ unu alternativan melodion, el Sandys
TTT-HIMNARO CIGNETA
estas parto de
http://www.scn.org/~lilandbr/
la TTTejo de
Liland Brajant Ros'