AMO JESUA

Kristo estas Frato nia

One there is above all others

Mi jam ne nomas vin sklavoj, ... mi nomas vin amikoj : Johano 15.15

Verkis (angle) : M(arianne?) NUNN
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER

Fonto : HE 76 (= AK 150)

  1. Kristo estas Frato nia, li amas nin.
    Pli ol ĉiu ajn alia li amas nin.
         Mond-amikoj mankas iam,
         Trompas nin, ŝanĝiĝas ĉiam,
    Li forlasos nin neniam, li amas nin.

  2. Vivon donas lia kono, li amas nin.
    El li fontas ĉia bono, li amas nin.
         Li por nia savo mortis,
         Tra danĝero nin eskortis,
    Serĉis , trovis, hejmen-portis, li amas nin.

  3. Kiam malfeliĉo venas, li amas nin.
    Li konsolas, helpas, benas, li amas nin.
         Lin aŭskulti ni rapidu,
         Ĉiel plaĉi lin avidu,
    Senhezite lin konfidu. Li amas nin.

  4. Ni pro Kristo pardoniĝas, li amas nin.
    Malamikoj forpeliĝas, li amas nin.
         Nin riĉigos beno ĉia,
         Protektados mano Lia,
    Gvidos al la hejmo Dia — Li amas nin.

Melodio: AR HYD Y NOS
Kimra tradicia melodio
MIDI TCH

Alternativaj Melodioj:
NUTFIELD, komp. William Henry MONK MIDI
SOUTHGATE (rekomendis HE, sed mankas al mi informoj kaj midio)

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto