KRISTNASKO

Kristo-infan', al la kripo ni venas

Kaj rapidante, ili iris, kaj trovis Marian kaj Jozefon, kaj la infaneton kuŝantan en la staltrogo. : Luko 2.16

Verkis (Esperante) : Ferdinand HRUŠAT, 1993, kaj Albrecht KRONENBERGER, 1995

Fonto : Ad 239

  1. Kristo-infan', al la kripo ni venas,
    portas donacojn kaj kante Vin benas,
    donas amante al Vi nian koron,
    bonvenigante Vin, nian Sinjoron.

  2. Kristo-infan', elĉiele Vi venis,
    korpon homecan mirige alprenis,
    ne ektimante pro nia malriĉo,
    por nin regali per Dia feliĉo.

Melodio: KRISTO-INFAN'
Komponis : Ferdinand HRUŠAT, 1993
MIDI Ad*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto