Kun ama zorgo paŝtas min
Verkis (angle) : Henry Williams BAKER, 1868
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER
Fonto : AK 173 (= HE 111, Ad 734)
-
Kun ama zorgo paŝtas min
La ĉiam bona Dio;
Mi estas Lia, mia Li,
Kaj mankas ja nenio.
-
Sur ĉiamverdaj kampoj mi
Ripozon dolĉe ĝuas,
Kaj kie Li kondukas min,
Trankvilaj akvoj fluas.
-
Vaginte de la vojo for,
Mizere mi ekmortis;
Sed Li, serĉinte, trovis min,
Kaj hejmen ĝoje portis.
-
Eĉ ombran valon de la mort'
Trairos mi sentime;
Kunestas Vi, kaj per baston'
Fortigos min anime.
-
Vi kovras tablon antaŭ mi,
Plenigas la kalikon,
Oleon verŝas por la kap',
Hontigas malamikon.
-
En daŭro de la tuta viv'
Bezonos mi neniam;
Pro Difavoro restos mi
En Lia domo ĉiam.
Melodio : ST. COLUMBA
Tradicia Irlanda Melodio : MIDI TCH
- DOMINUS REGIT ME
- Komponis : John Bacchus DYKES, 1868 |
MIDI TCH
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto