REVENO DE KRISTO |
Originalo : The Chariot! The Chariot! Its wheels roll in fire
H. H. MILMAN, 1827
(trovita i.a. en The Social Harp, 1855, kaj en frua ĉeroki-lingva himnaro)
Esperantigis : ROS' Haruo
Fonto : RH
La ĉaro! La ĉaro veturas en brul',
Dum kolere descendas al ter' l' Eternul'.
Jen ĝi sin radirigas tra l' nuba medi',
Kaj Ĉielo sin klinas sub ŝarĝo de Di'!
La gloro! La gloro! Anĝela arme':
Miĥaelon ĝi sekvas en arda obe',
Kun sanktuloj, martiroj en kongregaci'
Kaj la palm-kronitaro de la eklezi'.
Trumpeto! Trumpeto! Jam aŭdis Infer':
Jen sin movas loĝantoj de l' tomboj de l' ter'
Nun el nordo, el sud', el la grund', el la mar'
Venas generacioj de l' tuta homar'!
Melodio: THE TRUMPET
Komponis : J. WILLIAMS, 1831
(MIDI SocH*)