ADVENTO — EPIFANIO |
Originalo : With wondering awe
Anonima Angla Originalo : en Laudis corona, 1885
Esperantigis : ROS' Haruo, 2002
Fonto : RH
La saĝular' ekmiris, ĉar
eksaltis supren stelo,
kaj ĝojon portis en la kor'
pro l' kanto de l' anĝelo:
Hosana, hosana!
Hosana al lia nom'!
Per stela bril' al la humil'
de trogo ili venis:
malpompa lit' por la vizit'
de Kiu suverenis.
Hosana, hosana!
Hosana al lia nom'!
Tra l' tuta mond' la Krist-rakont'
ankoraŭ sin eldonas,
kaj kanta glor' de l' anĝel-ĥor'
en ĉiu lingvo sonas:
Hosana, hosana!
Hosana al lia nom'!
La stelo sian brilradion
ĉiulanden ĵetos,
ĝis al la pac' sen halt' aŭ lac'
la tuta ter' impetos.
Hosana, hosana!
Hosana al lia nom'!
Melodio : LAUDIS CORONA
Anonima melodio, el Laudis Corona, Bostono, 1885
MIDI LDS85*