MATENA LAŬDO |
Originalo : Lobet den Herren, denn er ist sehr freundlich
Anonima germana teksto, Nurembergo ĉ. 1560
Esperantigis : Adolf BURKHARDT, 1982
Fonto: Ad 450 (= TK 96)
Laŭdu la Estron, ĉar Li estas bona;
tre bele estas, nian Dion glori;
laŭdo por Li sonoras rave, ĉarme.
Laŭdu la Estron.
Kantu komune dankon al la Estro,
gloru per harpoj Dion la majestan;
ĉar tre potencas Li, kun grandaj fortoj.
Laŭdu la Estron.
Li povas nube la ĉielon kovri
kaj al la ter' laŭplaĉe pluvon doni;
herbon kreskigas Li sur sekaj montoj.
Laŭdu la Estron.
Manĝi Li donas por la kreitaro,
ankaŭ la bestojn nutras kvazaŭ patro,
eĉ junajn korvojn, kiuj Lin alvokas.
Laŭdu la Estron.
Danku Lin, kiu ĉiujn aĵojn kreis.
Ŝprucas la fonto de la vera vivo
el de l' ĉielo, el de Lia koro.
Laŭdu la Estron.
Kristo Jesuo, Filo de l' Plejalta,
donu per grac', ke ĉiuj Viaj homoj
gloros eterne Vian nomon. Amen.
Laŭdu la Estron.
Melodio : LOBET DEN HERREN
Komponis : Johann CRÜGER, 1653
MIDI Ad*