![]() |
SAĜO KAJ BONECO DE DIO |
Originalo : Lobe den Herren, den mächtigen König
Verkis (germane) : Joachim NEANDER, eld. 1680
Esperantigis : Hugo MARX, 1908 por la 4a UK
Reviziis por forigi adasismojn Adolf BURKHARDT, 1985
Fonto : TK 122 (= Ad 451)
Laŭdu ni Dion, la reĝon potencan de l' tero.
Laŭdu al Li, ĉar Li estas la vojo kaj vero,
Ho kantu ni
Gloron kaj dankon al Li:
Li estas nia espero.
Laŭdu ni Dion, ĉar ĉiun patrece Li vidas.
Tra la danĝeroj de l' vivo Li ame nin gvidas.
Gardos Li nin,
Kiel Li faris jam ĝin:
Firme pri tio ni fidas.
Laŭdu ni Dion, ĉar donis Li forton kaj sanon;
Ĉiam fidele etendis al ni Sian manon.
Ofte jam Li
Pruvis mirinde al ni
Sian bonecon kaj amon.
Laŭdu ni Dion, ĉar benis Li nian laboron;
Sendis feliĉon, per paco plenigis la koron.
Pensu do ni,
Kiom ni ŝuldas al Li!
Kantu ni laŭdon kaj gloron!
Laŭdu ni Dion, laŭdegu Lin tero kaj maro!
Laŭdu Lin preĝoj, laŭdegu Lin vorto kaj faro!
Danko al Li
Sonu konstante ĉe ni:
Laŭdu Lin, ho Kristanaro!
Melodio : LOBE DEN HERREN,
Anonima
unue aperis en Erneuerten Gesangbuch, Stralsund, 1665
MIDI TCH