EKLEZIO DE DIO |
Originalo: We are the Church Alive
Verkis (angle) : Jack HOGGATT-ST. JOHN kaj David PELLETIER
Esperantigis : ROS' Haruo, 1999
Fonto : RH
La Viva Eklezi', ni kristas sur la ter';
Per renaskiĝ' korpigas ni spiriton de la ver'!
Al la Kolombo Dia tute malferminte nin,
Ni krias, dankas, ĝoje kantas Amon preter lim'!La Viva Eklezi', ni kredas en liber';
Ne sklavoj plu de kulpa hont', pro Krista sinofer'.
Liberon ni proklamas, konforme al instru',
Detruas mitojn kaj timemon nome de Jesu'.La Viva Eklezi'; saniĝu do la korp'!
Ŝalomo Dia montru sin ĉe vundoj kaj ĉe morb'!
Misio nia urĝas: Ekstaru en respond',
Ke l' lumon Dian montru ni en sano al la mond'!La Viva Eklezi'! Al Dio estu glor'!
Kreint', Savinto, Konsolant', ni venas en ador'
Al via forta nomo! Vivigu nin, ke ni
Restadu ĝis eterne via Viva Eklezi'!Melodio : THE CHURCH ALIVE
Komponis : Jack HOGGATT-ST. JOHN
MIDI RH
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto