KANTIGA ĜOJO |
Originalo : How can I keep from singing?
My life flows on in endless song
Verkis (angle) : Robert LOWRY, 1860
Esperantigis : ROS' Haruo, 1999
Fonto : RH
La vivo fluas, kant' sen fino, super tera veo.
Mi aŭdas klaran, foran himnon pri la nova kreo.
Tempestoj ne ŝancelas min, ĉar Dio ja konstantas.
Ĉielon, teron regas am'; mi nepre deve kantas.
Tra la luktado kaj tumult', mi melodion frandas.
Mi eĥas ĝin en la anim', kaj nepre deve kantas.
Tempestoj ne ŝancelas min, ĉar Dio ja konstantas.
Ĉielon, teron regas am'; mi nepre deve kantas.
Se mortas ĝojoj kaj komfort', mi fidas la Savanton;
Dum la tenebro kovras min, Li donas noktan kanton.
Tempestoj ne ŝancelas min, ĉar Dio ja konstantas.
Ĉielon, teron regas am'; mi nepre deve kantas.
Freŝigas min la Krista pac', al mi nenio mankas,
Fontane fluas Lia grac'; mi nepre deve kantas.
Tempestoj ne ŝancelas min, ĉar Dio ja konstantas.
Ĉielon, teron regas am'; mi nepre deve kantas.
Melodio: MY LIFE FLOWS ON
Robert LOWRY, 1860
MIDI TCH