LAŬDO AL DIO
|
Verkis (angle) : Henry Francis LYTE, 1834
Esperantigis : William John DOWNES
L'Eternulon laŭdu ni, Ha--le-luja!
Adorantoj tie ĉi, Ha--le-luja!
Kun anĝeloj en la glor', Ha--leluja!
Kantu kun ĝojplena kor', Ha--le-luja!
Mireginda Lia am'; Ha--le-luja!
Tial sonas la aklam', Ha--le-luja!
Al jarcentoj longe for, Ha--leluja!
Kaj de ni en nuna hor', Ha--le-luja!
Ĝoju ni pri la donac', Ha--le-luja!
De la Krist-donata pac'; Ha--le-luja!
Pri la rava perspektiv', Ha--leluja!
De la enĉiela viv', Ha--le-luja!
Ĝoju, ĉar el Patra man', Ha--le-luja!
Venas ĉiutaga pan'; Ha--le-luja!
Danku pro anim-trankvil', Ha--leluja!
Elaĉeto per la Fil', Ha--le-luja!
Kun instiga elokvent', Ha--le-luja!
Sonu ĉiu instrument'; Ha--le-luja!
Ni kunkantu en ador', Ha--leluja!
Laŭdon al la Di-Sinjor': Ha--le-luja!
Melodio : LLANFAIR
Komponis : Robert WILLIAMS, 1817
MIDI TCH
Fonto : Ad 452 (kp AK 14)
L'Eternulon laŭdu ni, Ha--le-luja!
Adorante tie ĉi, Ha--le-luja!
Kun anĝeloj en la glor', Ha--leluja!
Kantu kun ĝojplena kor', Ha--le-luja!
Ĝoju, ĉar el Patra man', Ha--le-luja!
Venas ĉiutaga pan'; Ha--le-luja!
Danku pro anim-trankvil', Ha--leluja!
Elaĉeto per la Fil', Ha--le-luja!
Kun instiga elokvent', Ha--le-luja!
Sonu ĉiu instrument'; Ha--le-luja!
Ni kunkantu en ador', Ha--leluja!
Laŭdon al la Di-Sinjor': Ha--le-luja!