VESPERO |
Leviĝis Luno
Der Mond ist aufgegangen
Verkis (germane) : Matthias CLAUDIUS, 1779
Esperantigis (elgermane) : Adolf BURKHARDT, 20a jc.Fonto : AK 236 (= Ad 148)
Leviĝis Luno; hele
or-pompas surĉiele
la steloj al l' okul'.
Arbaro mute revas;
el la herbej' sin levas
mirinde blanka la nebul'.
Ripozas mont' kaj valo
sub la krepusk-vualo
trankvile kvazaŭ lag'.
Por vi jen la permeso
fordoni en forgeso
la malbonaĵojn de la tag'.
La luno nur duone
prezentas sin impone;
ĝi tamen estas sfer'.
Facile ni priridas
aferon, se ni vidas
nur parton de la plena ver'.
Homidoj ni fieraj,
pekuloj nur, mizeraj,
ne multon scias ni.
Ni teksas iluziojn
kaj serĉas multajn sciojn
kaj devojiĝas pli kaj pli.
Ho Di', nin lasu vidi
la Savon, ne plu fidi
vantaĵojn de l' pasem'!
Nin faru simpl-animaj,
infane Dio-timaj
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!
Vi fine, sen ĉagreni,
el mond' nin volu preni
per milda morto for.
Nin tiam al ĉielo
venigu, al la celo,
Vi, nia Dio kaj Sinjor'!
Gefratoj, nun ekkuŝu!
Vin nokta vent' ne tuŝu,
dum ŝirmas anĝelar'.
Indulgu, Di', nin grace,
por ke nun dormu pace
ni kaj malsana la najbar'!
Melodio: DER MOND
Komponis : Johann Abraham Peter SCHULZ, 1790
MIDI Ad*