KRISTNASKO |
Verkis (Esperante) : Albrecht KRONENBERGER, 1992
Fonto : Ad 245
Li kuŝas en staltrogo,
La Dia mond-espero.
La eĥo de eklogo
Jubilas tra aero,
Rakontas pri anĝelo,
Pri gloro en ĉielo,
Pri paco sur la tero.Resonas nia koro
De l' ĝojo-plena temo.
Ekbrilas kiel oro
La urbo Betleĥemo.
Eksplodu ovacio:
Aperas la Mesio
Al vi, Jerusalemo.El vi la melodio
Eliru, ho Ciono,
Ke ĝermu religio
En ĉiu regiono,
Ke kresku kredo, amo,
Vastiĝu kiel flamo
Tra tempo, tra eono.Melodio : ICH STEH AN DEINER KRIPPE HIER
Komponis : Johann Sebastian BACH
MIDI [Ad*]
TTT-HIMNARO CIGNETA
estas parto de
http://www.scn.org/~lilandbr/
la TTTejo de
Liland Brajant Ros'