ADVENTO |
Angla originalo : Come, thou long-expected Jesus
Laŭ metrika strofigo 87.87.D (2 strofoj)
Verkis (angle) : Charles WESLEY, 1744
Esperantigis : ROS' Haruo, 1998
Fonto : RH
Longe sopirata Kristo, venu, liberigu nin
El la timoj, pekoj, tristo; ŝirmu nin en via sin'!
Ho, konsol' de Izraelo, de la ter' esper-kulmin',
De la gentoj reva celo, ĝoj' de ĉiu hom-anim'.
Por nin savi, de la nasko Dio vin destinis jam:
Post krucuma morto, Pasko! Venko de l' Ĉiela am'.
Per Spirito vive riĉa, venu, regu nin en kor';
Per merito tut-sufiĉa, levu nin al via glor'.
Melodio : WILSON
Felix MENDELSSOHN-BARTHOLDY
MIDI AMEZ*