LA KRUCO |
Angla originalo : On a hill far away
The Old Rugged Cross
Verkis (angle) : George BENNARD, 1913
Esperantigis : ROS' Haruo, 1999
Fonto : RH
Malproksime sur mont' staris kruda krucaĉ',
Emblemo de hont' kaj sufer',
Kaj mi amas ĝin ĉar tie mortis Plejkara
Por ĉiuj pekuloj de l' ter';
(Refreno, post ĉiu strofo)
Do mi ŝatos la krudan krucaĉon,
Ĝis finiĝos la tera dispon';
Mi kroĉiĝos al tiu krucaĉ',
Kaj ĝin ŝanĝos finfine por kron'.
Ho, la kruda krucaĉ', malŝatata de l' mond',
Ja mirinde allogas je mi:
La Ŝafido de Di' venis el la ĉiel'
Por alporti ĝin al Kalvari';
Jen la kruda krucaĉ': kia belo kaj bril'
Makulas ĝin sango de Di',
Ĉar sur tiu krucaĉ' mortsuferis Jesu'
Kaj gajnis sanktigon por mi;
Al la kruda krucaĉ' mi fidelos sen ĉes',
Fieros pri honta riproĉ',
Ĝis finfine min for al la hejmo en glor'
Vokos Li al eterna kunloĝ';
Melodio : OLD RUGGED CROSS
Komponis : George BENNARD, 1913
MIDI TCH