TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTANA VIVO
STREBOJ KAJ LUKTOJ

Marŝu vi, Kristano, paca militist'

Originalo : Onward, Christian soldiers

Verkis (angle) : Sabine BARING-GOULD
Esperantigis : Adela ŜEFER

Fonto : AK 204 = HE 153

  1. Marŝu vi, Kristano, paca militist',
    sub standardo kruca, por Jesuo Krist'.
    Sekvu Lin, la Estron, kontraŝ la malbon':
    Al batal'! Antaŭen! Jen triumfa son'!

    Marŝu do, Kristano, paca militist',
    sub standardo kruca, por Jesuo Krist'.

  2. Nepre ni triumfos, kuros diablar'!
    Marŝu do antaŭen, venkos Kristanar'.
    Tremos la infero ĉe la laŭda kri' —
    Laŭte nun, gefratoj, ĝoje kantu vi!

    Marŝu do, Kristano, paca militist',
    sub standardo kruca, por Jesuo Krist'.

  3. Vanta kaj pasema estas reĝa kron',
    firma kaj ĉiama staras Dia tron';
    Restos dum eterno Krista eklezi',
    vane la infero muĝos kontraŭ ĝi.

    Marŝu do, Kristano, paca militist',
    sub standardo kruca, por Jesuo Krist'.

  4. Ĉiu do aliĝu al la ĝoja ĥor',
    sonu ĉies kanto en triumfa hor'!
    Nian Reĝon, Kriston, gloros la homar'
    dum eternaj jaroj kun la anĝelar'.

    Marŝu do, Kristano, paca militist',
    sub standardo kruca, por Jesuo Krist'.

Melodio : ST. GERTRUDE
Komponis : Arthur Seymour SULLIVAN
MIDI


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto