TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

MATENA LAŬDO

Matene vekiĝante, kantadas mi konstante

Beim frühen Morgenlicht
When morning gilds the skies

Sed mi vokas al Vi, ho Eternulo, kaj matene mia preĝo Vin renkontas. : La Psalmaro 88.13

Anonima germana himno, en Katholisches Gesangbuch, Würzburg, ĉ. 1744
Angligis : Edward CASWALL, 1853
(kaj Robert BRIDGES, 1899, sed ŝajnas ke MCB sekvis la tradukon de Caswall)
Esperantigis (elangle) : Montagu Christie BUTLER

Fonto : HE 86 (= AK 229)

  1. Matene vekiĝante, kantadas mi konstante:
        Al Kristo estu glor'!
    Ĉe preĝo kaj laboro ripetas mia koro:
        Al Kristo estu glor'!
  2. Se dormo foren iras, anime mia sopiras:
        Al Kristo estu glor'!
    Kaj ĉiu peka penso formortas el la menso.
        Al Kristo estu glor'!
  3. Se trafas min malĝojo, mi kantas sur la vojo:
        Al Kristo estu glor'!
    La koron konsolante, malgajon forpelante:
        Al Kristo estu glor'!
  4. Jen sonoj la plej belaj el psalmoj enĉielaj:
        Al Kristo estu glor'!
    Surtere de l' homaro respondu laŭdkantaro:
        Al Kristo estu glor'!
  5. Sonadu tra la mondo en vasta gaja rondo:
        Al Kristo estu glor'!
    El maro kaj aero resonu al la tero:
        Al Kristo estu glor'!
  6. En vivosorto ĉia ĝi restu kanto mia:
        Al Kristo estu glor'!
    Kaj dum eternaj jaroj himnadu anĝelaroj:
        Al Kristo estu glor'!

Melodio : LAUDES DOMINI
Komponis : Joseph BARNBY, en HA&M, 1868
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto