TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

FRATECO INTERNACIA

Ne ekzistas landlimoj por la vera frataro

Angla versio : No frontiers exist in the world of true brothers

Verkis ( Esperante kaj angle) : Harrison HILL, ĉ. 1913
(Unue eldonita en The British Esperantist, Jan. 1914)

Bonvolu informi min, se vi scias
kiu versio (Esperanta aŭ angla) estis originala. Kaj se vi disponas pri la angla teksto,
mi tre dankos se vi sendos ĝin al mi. Laŭ HE ĝi estas trovebla en la brita himnaro
Fellowship Hymn-book, en la suplemento de la eldono de 1920
                                                                        — Liland

Fonto : HE 204

  1. Ne ekzistas landlimoj por la vera frataro,
         La vasta frataro tra tuta la mond':
    Nek monto nek valo, nek lando nek maro
         Dividos nin longe de frata la rond'.

  2. Ne bezonas armilojn tiu granda frataro,
         Ĉar amo kaj vero sufiĉas por ĝi.
    Per ĉia bonfaro sur monda kamparo
         Ĝi venkos, estante fidela al si.

  3. Vekiĝu, homaro! Vi estas frataro,
         La suno briladas por tuta la rond';
    Agadu vi frate, amante, amate,
         La monda frataro por tuta la mond'.

  4. Ho! Forto de l' mondo; Ho! Patro de l' rondo,
         La rondo gefrata, la ama ĉenar';
    Vastiĝu la rondo tra tuta la mondo,
         Ĝis fine fratiĝos la tuta homar'!

Melodio : LA VERA FRATARO
Komponis : Harrison HILL, ĉ. 1913
(Unue eldonita en The British Esperantist, Jan. 1914)
MIDI HE*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto