DIA GVIDO |
Nin, ho patro, pilotadu
Angla originalo : Lead us, heavenly Father
Verkis (angle) : James EDMESTON
Esperantigis : Montagu Christie BUTLERFonto : HE 148 (kp AK 137, Ad 374)
Nin, ho Patro, pilotadu
trans viv-ondojn al haven';
gardu, gvidu, prizorgadu,
sola helpo kaj subten':
Bono ĉia estos nia
se kun via Patra ben'.
Ho, Savanto, aman koron
klinu al malforta kri';
Mem vi spertis homan ploron,
kiel homo inter ni.
Tra danĝero kaj sufero
sur la tero paŝis vi.
Ho Spirito Dia, venu!
Fonto de ĉiela ĝoj'!
Nin per amo sankta benu,
kaj feliĉo sen aloj' —
Pac' sen limo en animo
post pilgrimo sur la voj'.
Melodio: BLACKBEE
Komponis : F. Haydn BLACKBEE
MIDI HE*