|
FINO DE DISERVO FORIRO
|
Nin irontajn, Dio, benu
Originalo : Lord, dismiss us with Thy blessing
Verkis (angle) : John FAWCETT, 1774 (strofoj 1-2); Godfrey THRING (strofo 3)
Esperantigis : Agnes B. DEANS
Fonto : HE 275 = AK 261
-
Nin irontajn, Dio, benu;
Pacon donu al la kor';
Amo via nin subtenu,
Sava graco kaj favor'.
Nin fortigu, nin fortigu
Nun por nia viv-labor'.
-
Ni vin petas, kun dankado
Pro la Krist-evangeli',
Ke la fruktojn de l' savado
En la vivo montru ni.
Ho Sinjoro! Ho Sinjoro!
Kun ni ĉiam restu vi.
-
Kiam fine en oreloj
Sonos la alvoka kri',
Per flugiloj de anĝeloj
Ĝoje iru ni al Vi,
Kaj eterne, kaj eterne
Kun Jesuo estu ni.
Melodio : DISMISSAL
Komponis : William Letton VINER
MIDI AK*
- Alternativaj melodioj:
- SICILIAN MARINERS
- Anonima eŭropa melodio: Unue aperis en The European Magazine and London Review, 1792 :
MIDI TCH
- ETON
- Komponis : Joseph BARNBY : MIDI TCH
Rim.: Por kanti la himnon laŭ Eton oni ne kantas la ripetaĵon (kursivan) en la kvina verso de ĉiu strofo.
- GREENVILLE
- Komponis : Jean-Jacques ROUSSEAU (en sia opero Le devin du village, 1752) : MIDI TCH
- ST. THOMAS (WEBBE) (Nomata ankaŭ WEBBE, WERNBURGH)
- Komponis : Samuel WEBBE, 1792 : MIDI TCH
- WEBBE (ne la sama melodio kiel "St. Thomas (Webbe)")
- Anonima melodio el An essay on the church plain chant, 1782;
Adaptis (laŭatribue) Samuel WEBBE; aranĝita en HA&M, 1916 : MIDI RH (adaptita al la Esperanta teksto)
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto