SANKTA VENDREDO |
Oni kondamnas Vin al la morto
Ĉeĥa originalo : Rozjimej, křestane, o smrti Kristově
Ĉeĥa teksto liturgia : Kancionál svatojanský, 1863
Esperantigis ("rekte laŭ la 14 stacioj") : Albrecht KRONENBERGER, 1994Fonto : Ad 021
Oni kondamnas Vin al la morto,
Vin, senmakula Dia ŝafido.
Kristo, Jesu'! Vin ni adoras.
Vi per la kruco savis la mondon.
Vole Vi prenas mem Vian krucon,
portas la lignon al Kalvario.
Kristo, Jesu'! Vin ni adoras.
Vi per la kruco savis la mondon.
Via malforto ĵetas Vin teren,
pluen Vin pelas la plenumendo.
Kristo, Jesu'! Vin ni adoras.
Vi per la kruco savis la mondon.
Jen la patrino sur Via vojo.
Kia ĉagreno! Kia doloro!
Kristo, Jesu'! Vin ni adoras.
Vi per la kruco savis la mondon.
Helpas Simono la Kirenano
porti la trabon al Kraniejo.
Kristo, Jesu'! Vin ni adoras.
Vi per la kruco savis la mondon.
Jen per viŝ-tuko zorge mildigas
Vian suferon nun Veronika.
Kristo, Jesu'! Vin ni adoras.
Vi per la kruco savis la mondon.
Premas la pezo de nia peko.
Ree Vi falas sub nia kulpo.
Kristo, Jesu'! Vin ni adoras.
Vi per la kruco savis la mondon.
Jen la virinoj Jerusalemaj
ploru prefere pri sia urbo.
Kristo, Jesu'! Vin ni adoras.
Vi per la kruco savis la mondon.
Trian eĉ fojon sinkas Vi suben,
kuŝas en polvo, ĉies subulo.
Kristo, Jesu'! Vin ni adoras.
Vi per la kruco savis la mondon.
Oni senhonte Vin senvestigas,
nuda viktimo de violento.
Kristo, Jesu'! Vin ni adoras.
Vi per la kruco savis la mondon.
Oni alnajlas Vin al la kruco,
oni Vin krampas en la turmenton.
Kristo, Jesu'! Vin ni adoras.
Vi per la kruco savis la mondon.
Krevas la rokoj, tremas la tero,
kiam Vi mortas, por ke ni vivu.
Kristo, Jesu'! Vin ni adoras.
Vi per la kruco savis la mondon.
La deprenitan korpon Maria
tenas tenere sur sia sino.
Kristo, Jesu'! Vin ni adoras.
Vi per la kruco savis la mondon.
Vin entombigas Viaj amikoj,
semas la grajnon por resurekto.
Kristo, Jesu'! Vin ni adoras.
Vi per la kruco savis la mondon.
Melodio: ROZJIMEJ KŘESTANE
Komponis : Jan HLUCHÁN
MIDI Ad*