KRISTNASKO |
Greka originalo : Μεγα και παρχδοξον θαυμα
Angla ponttraduko : A great and mighty wonder
La kutima Esperanta versio : La Vorto enkarniĝis
(laŭ la melodio Es ist ein Ros')
Verkis (greke) : Sta GERMANO, 734
Angligis : John Mason NEALE
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLE (antaŭ 1966)
Adaptis al ĉi melodio kaj la unuan strofon aldonis : ROS' Haruo, 2001
Fonto : RH
Potencan mirindaĵon
Proklamas nuna fest':
Jen virgulino naskis
La Reĝon de Majest'!
La Vorto enkarniĝis,
Descendis el ĉiel' ;
Kaj nokte al ŝafistoj,
Anoncas sin anĝel'.
Kaj ankaŭ ni triumfe
Rekantu tra l' aer':
"Al Dio estu gloro,
Kaj paco sur la ter' !"
Dum kantas pri la Reĝo
La anĝelara ĥor',
Ho ĝoju valoj, montoj,
Kaj maroj, kun fervor'.
Pro homa elaĉeto
Nun adoradu ni
Al Betleĥema bebo;
Savanto estas li.
Pereos paganaĵoj,
Mallumo pasos for,
Kaj Kristo ĉie regos
Eterne la Sinjor'.
Melodio : ST. ALPHEGE
Komponis : Henry John GAUNTLETT, 1852
MIDI TCH