KONFIDO AL DIO |
Pro la amo de l' Sinjoro
Through the love of God our Saviour
Verkis (angle) : M. PETERS
(ĉu eble Mary Bowly PETERS ?)
Esperantigis : Montagu Christie BUTLERFonto : HE 105 = AK 167
Pro la amo de l' Sinjoro
Ne timos ni.
Ne ŝanĝiĝas Difavoro,
Ne timos ni.
Nin vivigas Krista morto,
Instruadas lia vorto,
Ŝirmas nevenkebla forto:
Ne timos ni.
Se nin tentos akra provo,
Ne timos ni.
Plene savos Dia povo,
Ne timos ni.
Dion amu do kun fido,
Kriston servu kun avido,
Sekvu al Spirita gvido:
Ne timu vi.
Lumas antaŭ ni la vojo,
Ne timas ni.
Fido kantas en malĝojo;
Ne timas ni.
Nin ĉirkaŭos amo Dia,
Zorgos pri bezono ĉia,
Dum la tuta vivo nia
Ne timos ni.
Melodio: AR HYD Y NOS
Kimra tradicia melodio
MIDI TCH