ADVENTO |
Originalo : We Three Kings
Alia Esperanta Versio: Reĝoj tri
Verkis (angle) : John H. HOPKINS, Jr., 1857
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLE
Fonto : EH 154
Reĝoj ni de la Orient'
Donojn portas pro la Advent'
Kaj ĉe kampo, fonto, monto,
Stelo por ni ident'.
Ho stelo reĝa sur ĉiel',
Dia signo al la cel',
Okcidenten nin konduku,
Gvidu al ĉiela hel'.
Ho stelo reĝa sur ĉiel',
Dia signo al la cel',
Okcidenten nin konduku,
Gvidu al ĉiela hel'.
(Gasparo:)
Oliban' la dono de mi
Ĉar dieco loĝas ĉe ni,
Preĝon, laŭdon, homoj levu
Al la plej alta Di'.
Ho stelo reĝa sur ĉiel',
Dia signo al la cel',
Okcidenten nin konduku,
Gvidu al ĉiela hel'.
(Baltazaro:)
Mirho mia, akra parfum'
Signo de estonta krucum',
Agonio ĝis la morto,
Poste la tombmallum'.
Ho stelo reĝa sur ĉiel',
Dia signo al la cel',
Okcidenten nin konduku,
Gvidu al ĉiela hel'.
(Ĉiuj:)
Glora nun, Redempto-mister',
Reĝo, Dio, kaj Sinofer',
Aleluja, Aleluja,
Kantas ĉielo, ter'.
Ho stelo reĝa sur ĉiel',
Dia signo al la cel',
Okcidenten nin konduku,
Gvidu al ĉiela hel'.
Melodio : KINGS OF ORIENT
Komponis : John H. HOPKINS, Jr., 1857
MIDI RH
Rim. : Jen ofte uzata prezent-maniero, konvena ekzemple se oni enscenigas la rakonton pri la Magoj (aŭ ĝeneralan kriposkeĉon), en kiu la reĝoj estas ankaŭ solkantistoj:
Dum Kantu (aŭ se la reĝoj
estas inoj)1a strofo Ĥoro
aŭ
La 3 Reĝoj1a refreno Ĥoro aŭ Kunvenintaro 2a strofo Melkioro :
Baritono aŭ Tenoro(Melkiorino : Aldo) 2a refreno Kunvenintaro 3a strofo Gasparo : Tenoro (Gasparino : Soprano) 3a refreno Ĉiuj altvoĉuloj 4a strofo Baltazaro : Baso (Baltazarino : Kontralto) 4a refreno Ĉiuj malaltvoĉuloj 5a strofo Ĥoro aŭ Ĉiuj 5a refreno Ĉiuj Kvankam tio funkcias tre bone, ĝi tute ne estas deviga. La nomoj de la "Reĝoj" fariĝis ĉe iuj tradiciaj (Gasparo fojfoje estas Kasparo), sed tute ne biblie historiaj. La biblia rakonto (Mateo 2.1-12) ne tekstas "tri" nek "reĝoj" laŭ ĝi magoj (t.e. persaj astrologoj-filozofoj, verŝajne zoroastrismanoj) en ne difinita nombro sekvis stelon al la kuŝejo de Jesueto. Kvankam la liturgiaj eklezioj kutime festas la magojn je Epifanio, t.e. la 6an de januaro, s-ano Gentle enrubrikigis tion ĉ por Advento. Mi Esperantigis (laŭ la unua eldono de PIV) la nomojn de la reĝoj. Mia traduko (Reĝoj Tri) estas laŭ mi preferinda, kvankam ankoraŭ ne perfekta. Plibonigojn mi volonte konsideros.