PROTEKTAS KAJ
|
Originalo : Ein' feste Burg ist unser Gott
Alia Esperantigo : Remparo estas nia Di', ŝirmaĵo en danĝeroj
Verkis (germane) : Marteno LUTERO (Martin LUTHER), ĉ. 1529
Esperantigis : Nekonata
Fonto : HE 106
Remparo estas nia Di', fidinda defendanto.
Nin el danĝero tiras li, Helpanto kaj Savanto;
Minacas nin Satan'
Kun glavo en la man',
Potence armas sin
Por ruze venki nin;
Sur ter' ne estas tia!
Fidanto al la propra fort' fariĝos subigita,
Sed helpas nin en ĉia sort' la Die elektita:
Elektis kiun Di'?
Jesuo estas li:
Savanto kaj Sinjor',
La sola por ador';
Venkonto en batalo.
Se tuta diablaro nin atakus por detruo,
Ni tamen forkurigus ĝin per helpo de Jesuo.
La princon de l' infer'
Renversos Dia ver',
Kaj tial estas li
Senpova kontraŭ ni;
Lin venkos Dia vorto.
Firmege staros Dia vort', kaj restos ĝi por ĉiam;
Inferaj provoj, tempo, mort', ŝancelos ĝin neniam.
Kaj se minacos nin
Malgloro kaj ruin';
Se ĉio pasos for,
Eĉ vivo kaj honor',
La Dia regno staros.
Melodio : EIN' FESTE BURG
Komponis : Marteno LUTERO (Martin LUTHER), ĉ. 1529
MIDI TCH