PASKO
|
Pri la fontoj de la himno — Christ the Lord is risen today
Surrexit Christus hodie >> Jesus Christ is risen today)
Tradukis/Adaptis (Esperanten) : ROS' Haruo, 1997
Plejparte traduka mozaiko surbaze de Christ the Lord is risen today de Charles Wesley
kaj Jesus Christ is risen today, tradicia angligo de anonima latina himno Surrexit Christus hodie, 14a jc.
Fonto : HK
La anĝelo al Mariaj, Ha--le-lu-ja!
Diris: "Ĉesu veoj viaj, Ha--le-lu-ja!
Li ja diris jam al vi, Ha--le-lu-ja!
Temas ne pri teorio! Ha--le-lu-ja!
"Jen malplenas lia tombo! Ha--le-lu-ja!
Velkis la infera ombro! Ha--le-lu-ja!
Ekpereis la pere', Ha--le-lu-ja!
Ekokazas Jubileo! Ha--le-lu-ja!"
Morto lin ne tenas plu! Ha--le-lu-ja!
Jam distondis ĝin Jesu'! Ha--le-lu-ja!
Post li sekvos ankaŭ ni, Ha--le-lu-ja!
En eterna procesio, Ha--le-lu-ja!
Laŭte kantu ĝojan kanton: Ha--le-lu-ja!
Resalutu la Savanton: Ha--le-lu-ja!
Sub la Dia am-deviz', Ha--le-lu-ja!
Vivos ni en paradizo; Ha--le-lu-ja!
Melodio : EASTER HYMN
Unue aperis en Lyra Davidica, 1708
MIDI TCH
Pri la fontoj de la himno : Kredeble la plej konataj kaj kantataj paskaj himnoj, en Usono, estas ĉi tiuj metrike samaj, pli malpli strofe intermikseblaj tekstoj : la anonima angla traduko "Jesus Christ is risen today" (laŭ anonima Latina originalo) kaj la Vesleja "Christ the Lord is risen today". Mia himno prenas iom el ambaŭ, kaj aldonas iomete da originala materialo. Por melodio mi preferas kaj intencis Easter Hymn, sed oni povas laŭdezire, sen troa maloportuno adapti la tekston al la simila Llanfair. Usonaj himnaroj tre ofte havas ambaux tekstojn kaj ambaux melodiojn, sed ne akordas pri la almelodiigo de la tekstoj; kaj ofte ili iom miksas la strofojn. Estas menciinde, ke la originalaj tekstoj ne havis la halelujojn; tiuj, kiuj multe kontribuis al la universala populareco de la himnoj, estas aldonita de postaj himnaraj redaktoroj. Mia "posteno" do tre gravas! ;-)
Christ the Lord is risen today
(TCH : 10 strofoj, el kiuj la unuaj 7 estas de Wesley, la lastaj tri el la anonima latina)
Jesus Christ is risen today (Kp ankaŭ HE 62, tr. C. Bicknell)