LAŬDO AL DIO |
Sankta, sankta, sankta
Malpli Triunuisma TekstoHoly, holy, holy!
Verkis (angle) : Reginald HEBER, 1826
Esperantigis : Diversaj (A. B. DEANS, A. L. CURRY, k.a.)Fonto : HE 24 = AK 17 = Ad 474
Sankta, sankta, sankta! Dio adorata!
Frue en matena horo vin alpreĝas ni.
Sankta, sankta, sankta! Forta kaj kompata!
En tri Personoj unu glora Di!
Sankta, sankta, sankta! Ĉe la vitra maro
Ĵetas la sanktuloj siajn kronojn antaŭ vi!
Tuta kerubaro kun la serafaro
Vin adoradas, Eternulo Di!
Sankta, sankta, sankta! Al la homokulo
Peko vualadas nun la gloron de l vizi.
Nur ĉe vi troviĝas plene, sen makulo,
Amo perfekta, Ĉiopova Di!
Sankta, sankta, sankta! Dio adorata!
De la tuta kreitaro sonas laŭdo-kri.
Sankta, sankta, sankta! Forta kaj kompata!
En tri Personoj unu glora Di!
Melodio : NICAEA
Komponis : John Bacchus DYKES, 1861
MIDI TCH
En anglalingvaj landoj, ĉi tiu himno estas rigardata kiel tipa Triunua himno; estas interese rimarki, ke (atribuante ĝin al la samaj verkinto kaj tradukintoj) EK donas netriunuisman tekston. La melodio Nicaea nun estas universala; kiun melodion oni uzis por la teksto antaŭ 1861??