DIO MIRINDA |
Sentas mi solenan miron
Verkis (Esperante) : William John DOWNES, 1969
Fonto : AK 25
Sentas mi solenan miron
en profundoj de la kor'
pri la sankta Eternulo,
Reĝo en ĉiela glor',
kiu, kvankam homoj pekis,
amis ilin ĝis dolor'.
Li ne restis kun trankvilo
en senzorga forgesem',
sed kompatis la homaron
sub de pek' la anatem';
kiel Patro volis havi
la infanojn en la hejm'.
Vokis Li per la profetoj,
montris Sin en histori';
en pleneco de la tempo
mem homiĝis inter ni,
plenumante la promeson
pri la veno de l' Mesi'.
Volis Li starigi regnon
de ĉielo sur la ter'.
Li predikis kaj miraklis,
fine mortis kun sufer',
elaĉetis nin, kredantojn,
el teruroj de l' infer'.
Pro l' mirinda am' de Kristo
ja ĝojegas mia kor'.
Kredas mi l' evangelion
danke al la Di-Sinjor',
kiu tenas min sekure,
benas min tra ĉiu hor'.
Kiel vundas Lian koron
rifuzantoj de la grac',
kiu savus la animon
de fatala mort-minac'.
Sed kun amo necedanta
ilin vokas Li al pac'.
Piku nin kompato sama!
Kunlaboru ni kun Di'
savi homojn obstinantajn
en spirita apati'.
Ni kantigu la anĝelojn
pri la venkoj de l' Mesi'!
Melodio: MANNHEIM
Komponis : Friedrich FILITZ
MIDI TCH