LAŬDO AL DIO |
Servantoj de Dio, proklamu kun fort'
Originalo : Ye servants of God, your Master proclaim
Verkis (angle) : Charles WESLEY
Esperantigis (elangle) Hendrik Arie DE HOOGFonto : AK 9
Servantoj de Dio, proklamu kun fort'
La nomon Jesuo per bela akord';
La nomon de l' nomoj, konsolon de l' ter',
Proklamu ĝin, homoj, je ĉies esper'.
De l' trono sublima regadas nin Di',
Kaj tamen proksima Li estas al ni.
En Kristo Li savis, Lin laŭdu per kant',
De l' pekoj nin lavis Jesu' la Savant'.
Kun Dio nun paco pro Krist' la Sinjor',
Tra l' Dia palaco eksonas la ĥor';
Anĝeloj Lin gloras, laŭdkantas sen fin',
Savitoj honoras kaj dankas nur Lin.
Nun ĉiuj Lin gloru pro Lia potenc',
Nun ĉiuj adoru pro Lia pacienc'.
Per amo senfina saviĝis la mond',
Kaj danko senlima — jen nia respond'.
Melodio: HANOVER
William CROFT (atr.), 1708
(MIDI TCH)