|
AFLIKTOJ
VIOLENTO
|
Se violent' sencela prenas for
When aimless violence takes those we love
© 1994 Hope Publishing Co.
Verkis (angle) : Joy F. PATTERSON, 1992
Esperantigis : ROS' Haruo, 2001
Fonto : RH
-
Se violent' sencela prenas for
Karulojn, aŭ infanon juna fin',
Kaj torda perdo iĝas taga pan',
Ni scias, ke vi ne forlasas nin.
-
Se l' vidon, forton, menson ŝtelas temp',
Sed ne ĉesigas batojn de la kor',
Kaj niajn tagojn teksas funebrad',
Vi, kara Di', de ni ne iras for.
-
Ja tremas fid', febliĝas la esper',
Sed vi apudas nin en la dolor',
Funebras kun kaj por ni tra la viv',
Kaj restos kun ni ĉiam, ho Sinjor'.
-
Ĉar spertis agonion via Id',
Aflikton, honton, mokon, kiel ni,
Ni scias, ke en ĉia okazaĵ'
Proksima restos vi, senŝanĝa Di'.
Melodio : SURSUM CORDA
Komponis : Alfred Morton SMITH, 1941
MIDI DCH*
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto