KRISTNASKO
|
Markt und Straßen steh'n verlassen
Weihnachten
Verkis (germane) : Joseph von EICHENDORFF
Esperantigis : Adolf BURKHARDT, 1979
Fonto : Ad 919 = Po50 36
Stratoj, placo forlasitaj;
el la domoj milda lum'.
Mi trairas kun medito;
ĉio nun en fest-kostum',
ĉio nun en fest-kostum'.
La fenestrojn pie garnis
la patrinoj per ludil'.
En feliĉ' senbrua, mire
gapas infanetoj mil,
gapas infanetoj mil.
Kaj mi vagas el la muroj
ĝis libera horizont'.
Bril' sublima, sankta tremo!
Vastas la silenta mond',
vastas la silenta mond'.
Alte, steloj faras rondojn.
El soleca neĝa fon'
sorĉe ŝvebas kvazaŭ kanto.
Ho grac-plena vi sezon'!
Ho grac-plena vi sezon'!
Melodio : KIRCHNER
Komponis : Hermann KIRCHNER
MIDI Ad* (nur la melodio)
MIDI Al Kr (kun akompano)
Rim. : En Po50 oni donas la germanajn komenc-vortojn kiel "Markt und Straßen sind verlassen". Mi ne kontrolis ian aŭtoritaton, sed skribis "steh'n" laŭ Ad.