|
LA EKLEZIO
|
Sur Kristo sin apogas la sankta Eklezi'
Verkis : Samuel John STONE, 1866
Esperantigis : Clarence BICKNELL
Fonto : AK 90 (= HE 183; kp Ad 666)
-
Sur Kristo sin apogas la sankta Eklezi';
Per akvo kaj la Vorto kreita estas ŝi;
Por Sia sankt-edzino Li venis el ĉiel';
Per sango ŝin aĉetis, kaj Sia mort-sigel'.
-
Kaj kvankam elektita el ĉiu mond-naci',
Nur unu kredon, bapton, Sinjoron konas ŝi;
Ŝi benas unu nomon, ŝin nutras unu pan',
Kaj iras ŝi antaŭen laŭ unu Dia plan'.
-
Mokate de la mondo, ŝi vivas en sufer';
Per skismoj disigata, herezoj kaj malver';
Sanktuloj tamen preĝas por Krista la reven';
Post nokto de plorado la kanto de maten'.
-
En provo kaj ĉagreno, batalo kaj danĝer',
Atendas ŝi la venkon de paco kaj de ver';
Konstante sopirante plenumon de l' revad',
Ke post bataltriumfo alvenos ripozad'.
-
Ŝi vivas sur la tero; sed trans Jordana ond'
Ŝi havas anojn ankaŭ en la ĉiela mond'.
Ho sanktaj feliĉuloj! Al Dio preĝu ni,
Ke iam, kiel ili, restadu ni kun Li.
Melodio : AURELIA
Komponis : Samuel Sebastian WESLEY, 1864
MIDI TCH
- Alternativa melodio
- HERZLICH THUT MICH
- "Fondita sur germana mezepoka tradicia melodio" (SoP 249a)
Senakompana melodio : MIDI LBR
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto