ADVENTO
|
Verkis (france) : Théodore DE BÈZE, 16a jc.
Nederlandigis (elfrance) : Klaas Hanzen HEEROMA kaj Willem BARNARD
Esperantigis (elnederlande) Jan VAN KEULEN
Fonto : AK 91 (= Ad 198)
Sur sanktaj montoj fondis la Sinjoro
la urbon Cion, kiun amas Li.
El ĉiuj lokoj vin elektis Di';
Jerusalem', famiĝas via gloro.
Fortikon donos Li al viaj turoj.
El ĉiu lando homojn vokos Li
kaj diros mem al ili: "Ankaŭ vi
naskiĝis inter ĝiaj sanktaj muroj."
Filiŝtoj, Etiopoj, Babelanoj
fariĝos paro de la Di-popol'.
Enskribos ilin Di' laŭ Sia vol'
kaj nomos ankaŭ ilin Di-infanoj.
Kaj kun muzik' trumpeta kaj cimbala
jubile sonos sur Ciona mont'
la kant': "En vi ja estas mia font'
de viv-vekanta akvo klar-kristala."
Melodio : GENEVAN 87
AK kaj Ad nomas ĝin PSALMO 87
Komponis : Maistre PIERRE, 1561
(en Ĝeneva Psalmaro, 1562, ĉe Psalmo 87)
MIDI AK*