|
KRUCUMO
|
Ŝafidon tie vidas mi
Ein Lämmlein geht
Verkis (germane) : Paul GERHARDT
Esperantigis : Hans Amund ROSBACH
Fonto : AK 62
-
Ŝafidon tie vidas mi
La mondajn pekojn porti.
En pacienco iras ĝi
Pro nia ŝuldo morti.
Li iras vojon al pere',
Mokita, torturita de
La homoj sur la tero.
Li portas ĉion; Lia am'
Al ĉiu filo de Adam'
Lin gvidas al sufero.
-
Amiko estas la ŝafid',
Savanto de l' homaro.
Lin Di' elektis pro l' perfid',
Pro peko, krim' kaj eraro.
"Ekiru, kara Filo, jen
Al tiu gento, kiu en
Infero punon portos.
Kruela estos tiu pun'
Vi savi povas ilin nun,
Sed sange tiam mortos."
-
"Jes, Patro, jes, el mia kor'
Mi pretas laŭ Via volo.
Nun venu veoj kaj dolor',
Se vivos Via popolo."
Ho, kia amo, tian ni
Nur trovis ĉe la Fil' de Di';
Ĝi gvidas Lin al morto!
Ho amo! Tra la morta val',
Tra tombo al ĉiela hal'
Nin gvidos via forto.
-
Mi kantos nokte kaj dum tag'
Pri am' kaj bono Via,
Kaj portos min per ĉiu ag'
Al ĝoj-ofero pia.
Dum mia viv' en ĉiu hor',
Al Via glora nom', Sinjor',
Dankeme mi laboras,
Kaj ĉiun bonon, kiun Vi
En Via amo sendos, Di',
Eterne mi memoros.
-
Grandiĝu tial, mia kor',
Al trezorejo vera!
En vi kaŝiĝos la trezor'
Pli granda ol la tera.
Ĉar perloj, gemoj, pura or',
Kaj mirho kun la dolĉ-odor'
Ja senvaloraj estos.
Sed Via sango, Via mort',
Juveloj de la Dia vort',
Eterne samaj restos.
-
En sango de Jesuo mi
La vivon mian trovas.
Se mond' min vundas, tie ĉi
Mi ripozadi povas.
Ĝi helpas al anima vund';
En nigra nokto kaj profund'
Redonas ĝi la vidon.
Se en la monda uragan'
Senkuraĝiĝas Di-infan',
La sang' fortigas fidon.
-
Kaj Lia sango festkostum'
Ĉe Lia trono estos,
Dum mi en mondo de la lum'
Post tera vivo festos.
Ĝi estos krono de l' fidel',
Ĝin portos mi en la ĉiel',
Ateston pri la rango
De la sanktuloj, kiuj nun
Ĉe l' trono brilas kiel sun'
Ĉar ĉion donas la sango.
Melodio : AN WASSERFLÜSSEN BABYLON
Komponis : Wolfgang DACHSTEIN
MIDI RH (reviziante TCH laŭ AK*)
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto