TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

FINO DE LA VIVO
AFLIKTOJ KAJ ĈAGRENOJ

Tra la nokto de malĝojo

Through the night of doubt and sorrow
Igennem Nat og Trængsel

Verkis (dane) : Bernhard Severin INGEMANN
Angligis : Sabine BARING-GOULD
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER

Fonto : Ad 577 (kp: HE 223 = AK 243)

  1. Tra la nokto de malĝojo
         iras la pilgrima band',
    gaje kantas sur la vojo
         al la promesita land'.

    Klare brilas tra la nuboj
         gvida lumo en ĉiel';
    man-en-mane ni gefratoj
         paŝas firme al la cel'.
  2. Sama lumo nin kondukas
         dum la tuta pilgrimad';
    ĉasas for timigajn ombrojn
         per konstanta hel-brilad'.

    Saman celon havas ĉiu,
         saman fidon en la kor';
    saman ravan antaŭvidon
         al estonta fina glor'.
  3. Saman kanton de triumfo
         en milopa laŭta ŝvel';
    sam-konflikton, sam-danĝeron,
         saman hejmon en ĉiel'.

    En la malproksima lando
         laŭdos ni en sama ĥor',
    kaj la saman Dia Patron
         obeados ĉiu kor'.
  4. Do, antaŭen, pilgrimantoj,
         marŝu ĉiu kamarad';
    tra sufero, tra batalo,
         ĝis la fina ripozad'.

    Baldaŭ la mateno brilos,
         venos fino de labor';
    ĉiu nubo dispeliĝos,
         restos jam eterna glor'.

Melodio : EBENEZER
(la melodio estas nomata ankaŭ TON-Y-BOTEL
Komponis : Thomas J. WILLIAMS, 1890
MIDI TCH

Alternativaj Melodioj:
MARCHING
Komponis : Martin SHAW : MIDI EngH33* (8 strofoj)
ST. ASAPH
Komponis : William Samuel BAMBRIDGE : MIDI TCH (4 strofoj)
ST. OSWALD
Komponis : John Bacchus DYKES : MIDI TCH (8 strofoj)
SUSSEX
Tradicia Angla Melodio : MIDI EngH33* (8 strofoj)
Rim.: Se vi scias, kiun melodion celis la dana originalo, bv. sciigi ankaŭ min!
(Kaj se vi disponas pri ĝia midio, tion sendu! Antaŭdankon!)

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto