JESUO : AMIKO |
Originalo : What a friend we have in Jesus
Verkis (angle) : Joseph M. Scriven, 1855
Esperantigis : Reinhard Pflueger, 2006
Notoj kaj variantoj
Trans imag' Jesu' amikas -
kia la privilegi',
ke li portas nian ŝuldon.
Preĝe donu ĝin al li.
Kiom ni disipas ŝancojn
pri anima harmoni',
sole ĉar ni rezignadas
preĝe turni nin al li.
En danĝero kaj aflikto,
tento kaj eĉ tragedi'
ni neniam malesperu.
Preĝe prenu ĝin al li,
la fidela akompano.
Amikec' ne eblas pli.
Konas li malforton ĉiun,
preĝe portu ĝin al li.
Zorgoŝarĝo ofte pezas,
kaj senfina la defi'.
Ĉion la Savant' superas.
Preĝe fuĝu ni al li.
Se forturnas sin amikoj,
preĝe diru ĝin al li.
Vin konsole ĉirkaŭbrakos
la Unika sen kopi'.
Vi, Savant', promesis porti
ŝarĝojn niajn tie ĉi.
Tial ilin ni demetu
ĉiujn preĝe nur ĉe vi.
Baldaŭ preĝoj ne necesos
ĉe la brila tron' de Di'.
Ĝis etern' ni restos rave
en ador' kaj laŭd' al Li.
Melodio : ERIE
Komponis : Charles C. Converse, 1868
MIDI TCH*