|
VOKO AL ADORO KOMENCO DE KUNVENO
|
Turnu ĉiu koro
Verkis ( Esperante) : John Cyprian RUST
Fonto : HE 4 (= Ad 857)
-
Turnu ĉiu koro
Sin al la Sinjoro
Kaj sur la kunveno
Restu lia beno.
-
Estu kun ni, Dio,
Via familio,
Pensojn purigante,
Amon varmigante.
-
De l' ŝafaro, Kristo,
Estu la paŝtisto;
Senfortulojn vidu,
Vagemulojn gvidu.
-
Nin, Spirito bona,
Sankta, pacodona,
Savu kontraŭ provoj
De malbonaj povoj.
Melodio : OXFORD
Komponis : J. B. KÖNIG
MIDI HE*
- Alternativaj Melodioj :
- RAVENSHAW
- El Ein Neu Gesengbüchlein (de Michael WEISSE), 1531 — Aranĝis : William Henry MONK, 1861 — MIDI HLC*
- SAIPAN
- Komponis : Roy HOPP, 1988 — © 1990 Selah Pub. Co., Inc. — MIDI NCH*
- ST. MARTIN
- Komponis : Caspar ETT — MIDI TCH
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto