ADORO KAJ LAŬDO |
Originalo : Come, Thou Fount of every blessing
Verkis (angle) : Robert ROBINSON, 1758
Esperantigis : William John DOWNES
Fonto : AK 136
Venu, Font' de ĉiu beno, veku kanton en la kor',
Pro forigo de ĉagreno, pro indulgo kaj favor'.
Kiel kantas anĝel-lando, tiel ankaŭ kantu mi,
Pri la pek-kovranta sango de l' amanta Fil' de Di'.
Ebenezer! Jen kordanke krias mi: Li helpis min!
Kaj mi fidas, ke senmanke Li min tenos ĝis la fin'.
Serĉis min Jesu' Paŝtisto, ŝafon en animdanĝer';
Kun miriga am-persisto faris Sin por mi ofer'.
Kiel granda mia ŝuldo al la graco de l' Sinjor'!
Mi submetu min al muldo, kiu faros min trezor',
Ĉar mi scias min malforta, forvagema; tamen mi
Min konfidas al senmorta amo de l' savanta Di'.
Melodio : NETTLETON
Anonima usona melodio, unue aperinta en
Repository of Sacred Music de John WYETH, 1813
MIDI TCH