TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

DIA SAĜO
KAJ BONECO

Venu, kaj el plena koro

Verkis (Esperante) : F. G. ROWE

Fonto : HE 17

  1. Venu, kaj el plena koro
    nun al Dio kantu ni:
    De naskiĝo ĝis hodiaĝ
    patre nin regadis li.
         Laŭdon al plej alta Dio!
         Laŭdon! Laŭdon! Laŭdon!

  2. Belegecon al pejzaĝo,
    bonodoron al la flor',
    donis li, kaj donas; tial
    laŭdu lin el danka kor'.
         Laŭdon al plej alta Dio!
         Laŭdon! Laŭdon! Laŭdon!

  3. Pro ridetoj de printempo,
    pro la gloro de somer';
    pro la fruktoj de aŭtuno,
    pro la vintra frost-veter':
         Laŭdon al plej alta Dio!
         Laŭdon! Laŭdon! Laŭdon!

  4. Venu do, ni kantu laŭdon
    al la ĉiopova Di';
    ĝis al hejmo enĉiela
    ame nin kondukos li.
         Laŭdon al plej alta Dio!
         Laŭdon! Laŭdon! Laŭdon!

Melodio : ORIEL
Komponis : Caspar ETT, 1840
MIDI TCH

Alternativa Melodio:
UNSER HERRSCHER
Komponis : Joachim NEANDER, 1680 : MIDI TCH

TTT-Himnaro Cigneta
is affiliated with
Eldonejo Cigneto