VOKO AL ADORO

Venu, kredantoj

Verkis ( Esperante) : William John Downes, 1967

Fonto: AK 1 (kp Ad 396, kun aldonita strofo)

  1. Venu, kredantoj, kantu al Dio!
    Glora Li estas preter imag'.
    Plejpotenculo, ĉion reganta,
    Lin kun fervoro serĉu ni nun.

  2. Venu, kredantoj, kantu al Kristo!
    Filo de Dio, nia Savant'.
    Kvankam egala al la Di-patro,
    Li enkarniĝis en Betlehem'.

  3. Ne kiel reĝo inter riĉuloj,
    sed kiel bebo de virgulin',
    kiu Lin naskis ne en la hejmo,
    sed sur la fojno en besta stal'.

  4. Tamen anĝelo Lian alvenon
    ĝoje anoncis al paŝtistar'.
    "Gloro al Dio en la plejalto,
    paco sur teo kaj Di-favor'."

  5. Kreskis la Bebo, kaj Li fariĝis
    Aldonita 7a Strofo de
    Albrecht KRONENBERGER, 1996

    Fonto : Ad 396

    Li releviĝis, iris ĉielen,
    kaj Li revenos fine en glor'.
    Li nin ne lasis orfaj en mondo,
    restas ĉe ni per Sia spirit'.

    Oni kantas ĝin inter la 6a kaj 7a strofoj
    de la originala teksto. En Ad ĝi estas "7"
    kaj la originalaj "7" kaj "8" iĝas "8" kaj "9".

    de l' Dia vero viva Perant',
    Lumo de l' mondo, Pano de l' vivo,
    Bona paŝtisto por Sia greg'.

  6. Por ni Li mortis, krucumiĝinte,
    Dia Ŝafido, elaĉetaĵ'
    por la pekuloj de l' tuta mondo,
    anstataŭanta ofer-viktim'.

  7. Sankta Spirito, Dia Gvidanto,
    lumon de l' vero verŝu sur nin.
    Forta Helpanto, tenu nin firme,
    por ke neniam vagu ni for.

  8. Do ni al Patro, Filo, Spirito,
    kantu fervore pri nia sav',
    pri la mirinda, neesprimebla,
    save-serĉanta amo de Di'.

© 1971 K.E.L.I. (kun afabla permeso)

Melodio: BUNESSAN
Antikva Gaela Melodio
MIDI

Post ĉi ties verkiĝo en 1967 kaj apero en 1971 kiel la unua himno en Adoru kantante, "Venu, kredantoj", kiu pro sia senrima sonstrukturo tiam ŝajnis iom aŭdaca, fariĝis kvazaŭ la oficiala alvoko al Diservo inter KELIanoj-kongresanoj. Legu komenton pri senrima himnado de Adolf Burkhardt (en ).

Mi tradukis ĉi tiun himnon en la anglan en 1995, kvankam en mallongigita (4-strofa) formo, kaj la traduko estas kantita plurfoje en Diservoj en Seatlo.

Aliaj Himnoj por BUNESSAN


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto