EPIFANIO
|
Originalo : At Even, Long Ago
Verkis (angle) : C. BINGHAM
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER, 20a jc.
Fonto : HE 45
Vespere, antaŭ longe, al reĝa Betlehem'
Alvenis tri saĝuloj kun kora adorem';
De fora oriento, laŭ la gvidanta stel',
Preĝeme vojaĝante, okulojn al ĉiel'.
Paŝtistoj staris garde, silentis tuta ter'
La ŝafoj ripozadis en paco de l' vesper'.
Ekbrilis tiam stelo ĉe la humila scen',
Kaj ŝanĝis mondan nokton en gloron de maten'!
Ankoraŭ tiu Stelo vivombrojn pelas for,
Brilante al homaro en pura sankta glor';
Al tiu Stel' Eterna, lumanta al la voj',
Ni ĉiam alrigardas kun ama fida ĝoj'.
Melodio : LANCASHIRE
Komponis :
Henry Thomas SMART, 1836
MIDI TCH