|
VOJO, VERO, VIVO
|
Vi estas, Jesuo, por ĉiu la Vojo
Verkis ( Esperante) : Florence Harriet HANBURY
Fonto : HE 68
-
Vi estas, Jesuo, por ĉiu la Vojo
El peko kaj timo kaj morto:
Laŭ via gvidado ni marŝas kun ĝojo
Trans ĉiun barilon de l' sorto.
Antaŭen kaj supren ni iras obstine,
Kaj kiam la celon atingos ni fine,
Ni kore atestos kun danko kaj ĝojo:
Vi estas la Vojo.
-
Vi estas, Jesuo, por ĉiu la Vero:
Nur per vi la Patron ni konas;
Vi lumas al ni sur malluma la tero,
Kaj kontraŭ eraro admonas.
Ni ofte parolas malsaĝe, dispute;
Neniam ni ĉion komprenas entute;
Sed tamen ja scias, kun plena sincero:
Vi estas la Vero.
-
Vi estas, Jesuo, por ĉiu la Vivo:
Pli bona, pli bela, abunda.
Per vi al penado doniĝas motivo,
Kompreno pri vivo profunda.
Dum kuna pilgrimo al Sankta Ciono
Ni strebu al amo kaj frata sindono
Laŭ via preĝado sur monto Olivo:
Vi estas la Vivo.
Melodio : LA VOJO
Komponinto nekonata
MIDI (sen akompano)
Rim.: Mi serĉas informon pri la identeco de la komponinto de tiu ĉi melodio,
kaj pri diversaj aliaj melodioj komponitaj por "La Vojo" de Zamenhof; ekzemple, jena melodio (MIDI) estas, laŭ iu TTTejo, melodio por "La Vojo" komponita de Ĝ. Molle; se jes, s-ano Molle havas tre kuriozan kaj ne aŭskultindan muziksenton — sed mi emas supozi, ke simple temas pri fuŝita MIDI-dosiero. Ĉu iu povas klarigi tion al mi?
- Alternativa melodio :
- LA VOJO (HARDING)
- Komponis : Leonard HARDING : MIDI Ikai
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto