LAŬDO AL DIO |
Vi, homoj de la granda Di'
Verkis (verŝajne Esperante) : Roel van SPRONSEN, 1954
Unue aperis en KKP 18; prilaboretis KKFonto : Ad 482
Vi, homoj de la granda Di',
eklevu vian voĉon vi:
Haleluja, haleluja!
Eksonu ĉies nova kant'.
Laŭdata estu la Savant'
Kantu ĝoje, ĉiufoje:
Haleluja, haleluja, haleluja!
Potenca estu via kant'.
Ĝi sonu tra la tuta land':
Haleluja, haleluja!
Glorata Patro kaj Sinjor',
Spirito Sankta. Ni en ĥor',
Kantu ĝoje, ĉiufoje:
Haleluja, haleluja, haleluja!
Melodio: LASST UNS ERFREUEN
el Geistliche Kirchengesäng, Kolonjo, 1623
MIDI TCH