KRUCUMO |
Originalo : Das sollt ihr, Jesu Jünger, nie vergessen
Verkis (germane) : Johann Andreas CRAMER
Esperantigis : Hans Amund ROSBACHFonto : AK 61 (kp CH 62)
Vi, ho Savanto, iris al doloro,
Tial nun iros ni al Via gloro.
La sangofluo de la kruc' nin savis,
Pekojn forlavis.
Tial, kristanoj, sciu kaj memoru:
Per unu pano Kriston ni honoru;
Nin la kaliko ame interligu
Kaj unuigu.
Kiel fratar' ni iru vojon nian,
Helpu malfortajn, unu la alian,
Eĉ al pekulo helpu en kompato
Kiel al frato.
Helpu la amo ankaŭ al ĉi tio,
Sed tiun amon mem Vi kreu, Dio.
Estu nun grego unu kun paŝtisto
Jesuo Kristo!
Melodio : HERZLIEBSTER JESU
Komponis : Johann CRÜGER, 1640
(laŭ AK, surbaze de komponaĵo de Louis BOURGEOIS)
MIDI TCH