SERVO KAJ
|
Originalo : Lord, the wind and sea obey thee
Verkis (angle) : Percy DEARMER
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER
Fonto : HE 243 (= AK 146, Ad 552)
Vin obeas vento, maro,
suno, luno, kaj stelaro;
kun humila petegaro
ankaŭ ni adoras vin.
Benu ĉiun vojaĝanton,
oceano-transiranton,
de la hejmo for-migranton —
gardu ĉiun de ruin'.
Estu ĉiuj postlasitaj
al ni reunuigitaj;
pli amindaj, Krist-imitaj
tiam ili trovu nin.
Sur la vojo nin direktu;
se ni pekas, nin korektu;
de malbono nin protektu;
el danĝero savu nin.
Dum la tuta vivo nia
sekvu nin la beno Dia;
kaj per gvida mano via
ĉiam kondukadu nin.
Dio, ame vin klinante,
hom-animojn kompatante,
plipretigu nin konstante
por ĉielo en la fin'.
Melodio : CHARING
Komponis : S. L. RUSSELL
MIDI EH*