Kriketo
La ludo:
Estas du teamoj, ambaux havante 11 ludantojn. Oni jxetas moneron, por decidi kiu teamo batos unue.
La batanta teamo elsendas ludantojn duope. Ili estas la batantoj. Kiam unu el la batantoj estos eksa (vidu sube), alia ludanto eliros por anstatauxi lin. La anstatauxanta ludanto igxas nova batanto.
Unu el la batantoj estas la frapanto, la alia estas la nefrapanto. La frapanto estas li kiu ricevos la pilkon.
La alia teamo kiu ne batas nomigxas la kaptanta teamo (la kaptantoj). Unu el ili estas la sendanto. La sendanto devas jxeti la pilkon ( sed sen fleksi sian brakon) al la frapanto. La frapanto rajtas aux frapi la pilkon, aux elekti ne frapi gxin.
Tamen, la frapanto esatas eksa se:
- La pilko rompas lian palisetaron (vidu sube). Se tio okazas, la frapanto estas 'sendita'.
- Li frapas la pilkon, kaj iu el la kaptanoj kaptas gxin antaux ol gxi tusxos la teron. Se tio okazas, la frapanto estas 'kaptita'.
- Li rompas sian palisetaron, aux per sia batilo aux per sia korpo.
- Li blokas la pilkon, antaux ol gxi frapos la palisetaron, per sia korpo. Cxi tio estas eble nur kiam:
- La pilko ne estas tusxinta la batilo kiam gxi tusxas la korpo de la frapanto.
- La frapanto estas direkte antaux la palisetaro kiam la pilko frapas lin.
- La pilko estis fraponta la palisetaron antaux ol la frapanto blokis gxin.
- La pilko sendita ne unue tusxis la teron el la krura flanko (vidu sube) de la palisetaro.
Cxi tiu estas nomita 'Kruron Antaux ol Palisetaron' ( aux KAP). (La pilko frapas la kruron antaux ol gxi frapas la palisetaron.)
- Li eliras de sia bata areo por frapi la pilkon, kaj la palisetargardanto rompas la palisetaron per la pilko. (Kiun la frapanto ne frapis.) Se tio okazas, la frapanto estas 'palisetarita' (de la palisetargardanto).
Se batanto estas eksa, li devas eniri al la paviliono. Lia vico bati estas finita.
Tamen, se la frapanto frapas la pilkon per la batilo kaj li ne igxas eksa, li povos atingi 'kuron'. Kuro(j) estas atingita kiam:
- Cxiun fojon kiam ambaux la batantoj kuras de unu ekstremajxo de la loko al la alia.
- La pilko estas frapita kiel gxi eliras de la kampo. Se gxi tusxis la tero, kvar kuroj atingigxus; se gxi ne tusxis la teron, ses kuroj atingigxus.
Se la batantoj provas atingi kuron, kiam la pilko estas frapita ne suficxe for de la loko, ili eblos esti eksaj kureksigitaj. Tio okazus kiam la palisetaro estus rompita de la pilko, kiam unu el la batantoj estas el sia bata areo. (Vidu sube, kaj komparu kun 'palisetarita' supere.)
Je tiu okazo, la batanto kiu estas eksa 'kureksigite' estus li kiu estas pli preskaux la rompita palisesetaro ol la alia. Ne ambaux batantoj estus eksaj.
Bona batanto devus atingi proksimume 20-40 kuroj antaux ol li eksigxos. Atingi pli ol 50 estas bonege.
Kiam dek el la dek unu batantoj estas eksaj, la vico estas finita, cxar restas neniu eliri kiu ne estas eksa. La kuroj kiuj estas atingitaj de la batantoj estas la poentaro de tiu teamo.
Tiam estos la vico de la alia teamo, kaj la du teamoj intersxangxos.
La venkintoj
Se la teamo kiu batas due atingis pli da kuroj ol la unua teamo, la dua teamo venkas.
Se la vico de la dua teamo finigxas antaux ol atingi suficxajn kurojn, la unua teamo venkas.
Se la vico de la dua teamo finigxas kiam kaj la unua kaj la dua teamoj havas la saman nombron da kuroj, la ludo estas egaligxo. (Cxi tio okazas malofte.)
Difinoj pri nefacilaj vortoj:
- Batanto: Batantoj estas la du ludantoj kiuj estas je la kampo, kiuj ne estas jam eksaj.
- Bata areo: La areo de la loko kiu estas malantaux la bata linio. Kiam batanto estas en sia areo, li ne povas esti kureksigita. Se li eliras de gxi por atingi kuron aux por frapi la pilkon, li riskas.
- Eksa: kiam batanto estas eksa, li estas el la ludo kaj lia vico estas finita. Por vidi kiel batanto exsigas, vidu supre. La jxus eksan batanton anstatauxas nova batano.
- Krura flanko: la flanko de la kampo kiu estas malantaux la frapanto (la flanko kie siaj kruroj estas!). La alia flanko estas la malkrura flanko.
- Palisetargardanto: La kaptanto kiu staras malantaux la palisetaro; la nura kiu portas gantojn. Ciun fojon la frapanto ne frapas la pilkon, la palisetargardanto devus kapti gxin. Li estas ankaux la plej probabla kaptanto kiu kaptos la pilkon antaux ol gxi tusxos la teron.
- Sendanto: la kaptanto kies vico estas sendi la pilkon al la frapanto. Li devas sendi gxin suficxe preskaux la frapanto, alie li devos resendi gxin. Sendanto devas sendi sesope pilkojn. Ses pilkoj nomigxas 'pilkaro'. Sendanto rajtas sendi nur unuopan pilkaron.