Hgeocities.com/Eureka/Suite/8817/esperanto/Interesoj/kriketo.htmlgeocities.com/Eureka/Suite/8817/esperanto/Interesoj/kriketo.htmldelayedxTOJpJOKtext/html@ jJb.HSun, 21 May 2000 15:39:18 GMTMozilla/4.5 (compatible; HTTrack 3.0x; Windows 98)en, *TOJJ Pri la Pilkludo Kriketo

Kriketo

Unue, Diagramo de la ludkampo...

La ludo:

Estas du teamoj, ambaux havante 11 ludantojn. Oni jxetas moneron, por decidi kiu teamo batos unue.
La batanta teamo elsendas ludantojn duope. Ili estas la batantoj. Kiam unu el la batantoj estos eksa (vidu sube), alia ludanto eliros por anstatauxi lin. La anstatauxanta ludanto igxas nova batanto.
Unu el la batantoj estas la frapanto, la alia estas la nefrapanto. La frapanto estas li kiu ricevos la pilkon.

La alia teamo kiu ne batas nomigxas la kaptanta teamo (la kaptantoj). Unu el ili estas la sendanto. La sendanto devas jxeti la pilkon ( sed sen fleksi sian brakon) al la frapanto. La frapanto rajtas aux frapi la pilkon, aux elekti ne frapi gxin.

Tamen, la frapanto esatas eksa se:

Se batanto estas eksa, li devas eniri al la paviliono. Lia vico bati estas finita.

Tamen, se la frapanto frapas la pilkon per la batilo kaj li ne igxas eksa, li povos atingi 'kuron'. Kuro(j) estas atingita kiam:

Se la batantoj provas atingi kuron, kiam la pilko estas frapita ne suficxe for de la loko, ili eblos esti eksaj kureksigitaj. Tio okazus kiam la palisetaro estus rompita de la pilko, kiam unu el la batantoj estas el sia bata areo. (Vidu sube, kaj komparu kun 'palisetarita' supere.)
Je tiu okazo, la batanto kiu estas eksa 'kureksigite' estus li kiu estas pli preskaux la rompita palisesetaro ol la alia. Ne ambaux batantoj estus eksaj.

Bona batanto devus atingi proksimume 20-40 kuroj antaux ol li eksigxos. Atingi pli ol 50 estas bonege.

Kiam dek el la dek unu batantoj estas eksaj, la vico estas finita, cxar restas neniu eliri kiu ne estas eksa. La kuroj kiuj estas atingitaj de la batantoj estas la poentaro de tiu teamo.

Tiam estos la vico de la alia teamo, kaj la du teamoj intersxangxos.

La venkintoj

Se la teamo kiu batas due atingis pli da kuroj ol la unua teamo, la dua teamo venkas. Se la vico de la dua teamo finigxas antaux ol atingi suficxajn kurojn, la unua teamo venkas. Se la vico de la dua teamo finigxas kiam kaj la unua kaj la dua teamoj havas la saman nombron da kuroj, la ludo estas egaligxo. (Cxi tio okazas malofte.)

Difinoj pri nefacilaj vortoj: