"La domo de la senlaboruloj"

  Asocio "A.S.S.O.L."
NANTERRE -FRANCIO
 


 
Projekto N°: 87.01.FR
 


La problemo pri senlaboreco :

"La izoleco, la perdo de la sociaj lokrimedoj, la indiferenteco de la aliuloj, la manko de aŭskultado, jen pro kio unue suferas la maldungito. Poste alvenas la nevenkeblaj financaj malfacilaĵoj kiujn oni ne aŭdacas konfesi eĉ al la amikoj kiujn oni rigardis kiel la plej proksimaj.

Rilate al la plej trafitaj, la familia interrompo okazas post monatoj dum kiuj ili vane serĉis laboron.

 

Mi ne volas paroli pri mizerismo, sed mi ne povas reteni min elvoki tiun kamaradon kiu sin memmortigis kelkaj monatoj post sia maldungo.

Ĉefe pro tiuj kialoj mi deziris realigi lokon malfermitan por simpatiaj renkontoj, ebligantan la interŝanĝojn kaj kiuj ofertas al la dungpetanto la eblecon sin restarigi regante sian propran vivon kiel aganto tra sia partopreno al la agadoj de la asocio."

Maurice Tourmetz


La Projekto :

  •    aranĝo de kuirejo ;
  •    aĉetado de materialo ;
  •    aranĝo de kunvenejo ;
  •    instalado de metiejo ;
  •    funckciadkostoj dum unu jaro(luprezo, hejtado, manĝoj).

 

Loki Nanterre
sur mapo
Courtesy of the General Librairies, the University of Texas at Austin
 


ASSOL renovigis malnovan lokadon, en kiu ĝi aranĝis oficejojn, kuirejon kaj manĝejon.

La senlaborulo povas veni tien por tagmanĝi interŝanĝe de kelkaj horoj donitaj por helpi la animantoj de la asocio.

 


Kosto de la projekto : 7 622 €uros (50 000 Francs)

Projekto financita la :   30-06-1987

 

 

Antaŭaĵo à la liste des Projektos