|
Virinoj en Kamerunio
"Skipo da virinoj"
en NKOLNTSA
|
|
"Ni, la virinoj..."
"... La vivo fariĝas malfacila, do ni, la virinoj,
decidis fari ion, kiu povas helpi nin kaj gajnigi iom da mono.
Tio ebligos, ankaŭ al ni, partopreni la starigadon de la
vilaĝo kaj de la ĉirkaŭaj vilaĝoj..."
" La ideo konsistigi skipon da virinoj venis al ni,
Juliette kaj mi, Marie-Nicole, kiam ni vidis grupon da viroj
kaj virinoj kiu bone funkcias, je 25 km de nia vilaĝo :
ni decidis prove fari similan grupon..."
|
|
|
|

|
"Ni komenciĝis per verdaj legomoj, sed fronte al ofta
atako de lokustoj, ni elektis kulturadon de selektitaj ananasoj,
ĉar tiu varo estas tre rara en niu regiono kaj ĝi estas
sufiĉe multekosta.
Plie, la lokustoj ilin ne manĝas..."
|
|
La projekto de la
skipo da virinoj de Nkolntsa temis pri la plantado de 5000
ananasstikaĵoj sur parcelo, kiu apartenas al la membroj
de la asocio, kaj pri la kultivado laŭ teknikoj, kunigantaj :
-
la
tradicio (rotacio-kultivado kun novaloj, surplugadoj...)
-
la
avantaĝoj de iuj modenaj teknikoj (irigacio, sterkaĵoj,
fitosaniara protektado...)
La ananasoj estas
venditaj en la vilaĝo kaj sur la ĉirkaŭaj bazaroj.
|

|
|
Kosto de la projekto : 3 811 €uros (1
250 000 F CFA d'avant 1997)
Projekto financita la : 01-11-1988
|