La Spirulino en Ĉilio
"Solarium"

Grupo "Solarium"
en la vilaĝo LA HUAYCA


Vidajo sur la instaladojn

 
Projekto N°: 90.02.CL
 

Instalado de produktado de spirulino.

la spiraloj de spirulinoSpirulino

Loki La Huayca
sur mapo
Courtesy of the General Librairies, the University of Texas at Austin

La Aztekoj nomis ĝin " tecuitlalt ", kaj regule konsumisĝin. Ili ĝin rikoltis en la lagunoj, kiuj troviĝis najbare de la malnova Tenochtitlan- Meksikio-

Remalkovrita en 1968 apud la lago Tĉad, ĝi estas industrie produktita en la mondo proksimume po 1.000 tunoj jare.

Mikroskopa algo, el la familio de la cianoficeoj (bluajalgoj), ĝi nature kreskas en iaj stagnaj, saletaj kaj alkalaj akvoj.
Ĝi kreskas en suspension kaj reproduktiĝas per ĉela dupartiĝo. Ĝi konsistas el milionoj da malgrandegaj spiraloj videbalj per mikroskopo, kaj de kiu la granda kvanto konsistigas, sur la akva surfaco, specon de verda kaĉo.
70% da proteinoj, averaĝe 15% da glucidoj, averaĝe 5% da fibroj, 10% da mineraloj (kalcio, fosforo, kalio, natrio, magnezio, fero ...), vitaminoj (antaŭ vitamino A aŭ beta-karoteno, vitamino E, Inositolo, ...), aminaj acidoj (alanino, glutama acido, Arginino, leŭcino, ...) kaj E.G.A. (Esencaj grasaj acidoj).

 

Ekde komenca stamo kulturita per diluo en laboratorio, la spirulino estas prisemita en etaj basenoj. La akvo estas tenita je 25° temperature.
24 horoj poste, la spirulino estas translokita en plis grandajn basenojn en kiuj la algo kreskos kaj estos rikoltita per kribilo. Oni reakiras la biomason per centrifugado.

Baseno por produkti la spirulino



Poste oni entendas ĝin per kombilo por ĝin dispozicii sur pletoj kuij havas la formaton de la sekigejo.

La sekigejo
La pulvorigita spirulino estas enpakita (kapsuloj, skatoloj). Ĝi estas mirakla nutra komplemento en multe da nutrokarencoj.

Kosto de la projekto : 10 481 €uros  (68 750 F)

Projekto financita la :   30-06-1990

 

 

Antaŭaĵo